Nia koncepto
Ekzistas pluraj manieroj sperti sian esperantistecon. Ili dependas pli ofte de la cirkonstancoj ol de la personaj kapabloj, sed certe la individua inklino ludas gravan rolon. Ni kredas ke ĉiu esperantista sperto estas interesa: ekde tiu kiu praktikas esperanton nur en la reto, ĝis tiu kiu partoprenas en kiel eble plej multe da aranĝoj jare.
Ĉiu esperantista sperto ligiĝas al certa maniero konsideri la fenomenon "esperanto". Nia sperto instruis al ni ke ju pli longe, intense kaj intime oni travivas esperanton kiel ĉiutagan, hejman kaj laboran lingvon – des pli malmulte signifas la esprimoj "dua lingvo" aŭ "helpa lingvo". Ju pli multe esperantisto praktikas sian lingvon kaj fariĝas pensmaniere transnacia, des pli oni sentas sin ne nur ano de la tuta homaro, sed samtempe ano de diaspora lingva minoritato.
Inspiritaj de la Manifesto de Raŭmo, ni konceptas esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato, kaj esperanton kiel komunikilon, artan perilon kaj identigilon, nome lingvo de alternativa komunikado, pli ol internacia helplingvo.
Tra la paĝoj de Literatura Foiro gastis granda nombro da kontribuoj pri la temoj de esperanta identeco kaj esperanta popolo, ĉiam aperte al aliaj vidpunktoj kaj en plena respekto pri alies opinioj.
Legu pli ĉe La raŭma vojo.
Nia revuo ŝosis el junula elano, arbeto kiu havis tuj la saĝon grefti al si pli maturajn spertojn, en fekunda simbiozo. Hodiaŭ ĝia disbranĉiĝinta trunko montras, ke utopioj realiĝas, foje. Jam de preskaŭ sesdek jaroj niaj iamaj kaj nunaj kunlaborantoj atestadas la senvelkan elanon el kiu fontas originala transnacia kulturo, esperantlingva kaj alternativa.
LF kaj ĝia kooperativo ĉiam dediĉis sin al kleriĝo kaj klerigo per esperanto, ankaŭ danke al la starigo de seminarioj, kursoj kaj atelieroj. La plej imponaj rezultoj de nia laboro estis la akcepto en 1993, fare de PEN Internacia, de la Esperanta PEN-Centro – nome la agnosko de esperanto kiel literatura idiomo, kaj la publikigo en 2015 de Historio de la esperanta literaturo (748 pp.).
Giorgio Silfer, Perla Martinelli kaj Tazio Carlevaro en 1979, ĉe la tiĉina televizio.
Legu pli ĉe Nia historio.

Vos paramètres de cookies actuels empêchent l'affichage de contenu émanant de Instagram post. Cliquez sur “Accepter et afficher le contenu” pour afficher ce contenu et accepter la politique d'utilisation des cookies de Instagram post. Consultez la Politique de confidentialité de Instagram post pour plus d'informations. Vous pouvez retirer votre consentement à tout moment dans vos paramètres des cookies.
Literatura Foiro, n-ro 337, oktobro 2025, jaro 56
Karaj legantoj,
La 337a numero de Literatura Foiro (oktobro 2025) daŭrigas la mision de nia revuo samtempe observi kaj formi la esperantan kulturon, proponante plurisman, internacie orientitan enhavon, kie tradicio kaj novigo harmonie interdialogas.
Ĉi tiu eldono malfermiĝas per la poemo Nokto morna de Minosun, kiu elvokas sentojn de sombro, soleco kaj nostalgio. Sekvas eseo de Giorgio Silfer pri la ĉi-jara temlinio, “la graveco de radiofonio por nia lingvo”, retrospektivante la historion de Esperanta Songazeto, dek du kasedoj produktitaj de LF-koop por konservi rarajn materialojn muzikajn, teatrajn kaj radiajn en esperanto.
La proza sekcio prezentas vastan gamon da voĉoj – de la ĉina novelo Aŭgurado de Yin Jiaxin, kiu interplektas sorton kaj elekton, ĝis fragmentoj el la itallingva romano La konscienco de Zeno de Italo Svevo, kiuj traktas en nekutima maniero la timon pro subita atingo de milito. La sveda prozaĵo Mi ne nomiĝas Miriam de Majgull Axelsson, tradukita de Bertil Nilsson, daŭrigas eron aperintan jam en la antaŭa numero kaj invitas la leganton pripensi la temon de identeco, memkaŝado kaj la bedaŭrinde plu aktualan problemon de etna diskriminacio.
La numero ampleksas diversajn artajn ĝenrojn: Nicolino Rossi per la soneta ciklo Ĉu eblas trasemajni la missentojn? pentras per poezia lingvaĵo la psikan vojaĝon de individuo tra grizaj tagoj de la semajno, dum Elena Popova, en siaj Impresoj, proponas marĝenajn miniaturaĵojn, kie naturo kaj emocioj kunfandiĝas. En la eseo de Giacomo Comincini pri la muziko de la japana Amamio-insularo, oni analizas la politikan valoron de arto kaj la konstruadon de identeco.
Tio kaj alio pli aperas en la oktobra numero de Literatura Foiro, proponanta tekstojn plektantajn literaturon, arton, politikon, lingvistikon kaj socian respondecon, kun kontribuoj de esperantistoj el ĉiu parto de la mondo, en dialogo inter si pri la gravaj temoj de nia epoko. Tio igas LF aperta forumo por ĉiu strebanta liberecan penson kaj kulturan kreskon per esperanto.
La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas la oficiala organo de Esperanta PEN-Centro.
Legu la enhavtabelon.
Abonu tra Esperanta Kulturservo.
Disfloru la esperanta kulturo!
Via vicĉefredaktoro,
– Alessio Giordano
Nun mendebla tra EKS!
Burhan Sönmez
Istanbul' Istanbulo
LF-koop 2025
En subtera ĉelo, ses protagonistoj: kvar kaptitoj kaj du Istanbuloj: la supra, la splenda Istanbul’; kaj la suba, kies limoj konsistas el fera pordo kaj glaciaj muroj. La kvar homoj vanuigas siajn ĉenojn per rakontoj el la tuta mondo, verŝitaj en la kirlajn akvojn de la propra Istanbul’, tiom amata kaj sopirata. La romano disvolviĝas dum dek tagoj, kies respektivaj ĉapitroj formas riĉan tapiŝon de anekdotoj, identecoj kaj espero.
La verkon elturkigis Vasil Kadifeli kaj reviziis Perla Martinelli, ĝin prefacas intervjuo de Giorgio Silfer al Burhan Sönmez.
Fragmento
Estis puto en la korto de nia domo ĉe la najbarejo de Menekŝe, kie mi pasigis mian infanecon. Kiam mi estis sola, mi kuŝis ĉe la buŝo de la puto kaj rigardis la mallumon en la fundo. Mi neniam rimarkis ke la tago finiĝis, kaj ke estis alia mondo ekster la profundeco de la puto. La mallumo en ĝi estis trankvila, ĝi estis sankta. Mi kutimis ebriiĝi per tiu odoro de humideco, kaj mia kapo turniĝis pro plezuro. Kiam iu komparis mian aspekton kun tiu de mia patro, kiun mi neniam vidis, aŭ kiam foje mia patrino vokis min Kamil, per la nomo de mia patro, anstataŭ Kamo, mi kutimis kuri ĝis la puto senspire. Dum mi enspiris aeron en miajn pulmojn tra la mallumo, mi forte etendis mian kapon en la puton kaj revis plonĝi en ĝian fundon. Mi volus saviĝi el mia patrino, el mia patro kaj el mia infaneco – ido de putino! Mia patrino gravediĝis de sia fianĉo, kiu sin mortigis, sed ŝi naskis min malgraŭ la danĝero esti forpelita el sia familio, kaj nomis min kiel sian fianĉon. Eĉ dum la aĝo kiam mi komencis ludi ekstere, mi memoras ke foje ŝi premis min al sia brusto, metis la pinton de sia cico en mian buŝon kaj ekploris. Mi gustumis ne la lakton sed la larmojn de mia patrino. Kun la okuloj fermitaj, mi kalkulis miajn fingrojn unu post la alia, dirante al mi ke ĉi tiu momento pasos. Iun vesperon, kiam estis jam mallume, mia patrino trovis min ĉe la buŝo de la puto. Ŝi venis kaj tiris min je la brako, kaj la ŝtono kiun ŝi ektretis subite moviĝis de sia loko. Mi ankoraŭ povas aŭdi ŝin krii dum ŝi estis falanta en la puton. Oni sukcesis eltiri la korpon nur noktomeze.
Mendu ĉe Esperanta Kulturservo
– La librofako de LF-koop
LF 337 – elektitaj fragmentoj
LIRIKO
Nicolino Rossi
Ĉu eblas trasemajni la missentojn?
(pp. 263-266)
Ĉu eblas trasemajni la missentojn
pri psikaj streĉoj, rigli for la tentojn
kompreni sin kaj ĉies homturmentojn,
sen verŝi alvizaĝen galajn sentojn?
NOBEL-INOJ
Oleksandra Matviichuk
Estas tempo surpreni respondecon
(p. 292-296)
Paco, progreso kaj homrajtoj estas nemalimplikeble ligitaj. Ŝtato kiu mortigas ĵurnalistojn, malliberigas aktivulojn aŭ dispelas pacajn manifestaciojn, ne nur minacas siajn civitanojn. Tia Ŝtato estas minaco por la ĉirkaŭo kaj por la monda paco entute.
PLANLINGVISTIKO
Thiago Rocha Pitta
Ke via lango tordiĝu kaj rompiĝu
(pp. 307-310)
La nov-ĉakobsa estis kreita pro la influo de malsamaj lingvaj grupoj, kun elementoj de la cigana romaa, araba kaj serbo-kroata lingvoj. Ĝi estas vastiĝo de la lingvo kreita por la filmadapto, bazita sur la ĉakobsa lingvo uzata en la libro.
EN VITRINO
Vinko Ošlak
Legi altklasan aŭtoron en nia elektita lingvo
(p. 312-313)
La ĉefrolanta persono de la nekutima romano estas la historie kaj aktuale gravega reala urbo, depost la sorta jaro 1453 osmana respektive turka urbo, akumulinta plurajn nomojn: Konstantinopolo, Carigrado, Bizanco, kaj nun Istanbulo.
Ĉu vi volas verki por LF?
La revuo akceptas ĉiajn tekstojn: eseoj, prozaĵoj, poemoj, intervjuoj, recenzoj. Konsultu nian verk-principaron kaj sendu vian tekston al [email protected]!

